Episkopujo Treviro

Episkopujo Treviro
Episkoplando
katedralo de Treviro
katedralo de Treviro
Blazono
diocezo de Katolika Eklezio [+]

LandoGermanio

Akvokolektejo12 870 km² (1 287 000 ha) [+]
Areo12 870 km² (1 287 000 ha) [+]

Loĝantaro2 457 000 [+] (2017)
Denseco190,91 loĝ./km² [+] [+]

Episkopujo Treviro (Tero)
Episkopujo Treviro (Tero)


Vikimedia Komunejo:  Roman Catholic Diocese of Trier [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
mapo de la eklezia provinco Kolonjo
logografikaĵo de la episkopujo Trier

La episkopujo Trierepiskopujo Treviro (germane Bistum Trier, latine Dioecesis Trevirensis) estas la plej malnova germana rom-katolika diocezo en la eklezia provinco Kolonjo. Sidejo de la episkopo estas la urbo Treviro (germane Trier) kun la katedralo. Ekde 2009 la episkopo estas Stephan Ackermann.

La episkopujo entenas grandajn partojn de la germanaj federaciaj landoj Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando kaj la eksklavo Kirchen (Sieg). Ĝi estas la plej malnova rom-katolika episkopujo de Germanio. Episkopo Eucharius fondis ĝin (plej frue) en la 3-a jarcento. Ĝis la 19-a jarcento Treviro estis ĉefepiskopujo. La ĉefepiskopo de Treviro estis princelektisto de la Sankta Romia Imperio kaj estis samtempe (sekulara) reganto super la elektoepiskopujo Treviro, Kurtrier, kiun oni ne konfuzu kun la ĉefepiskopujo Treviro, kie li estis eklezia reganto. Tiuj du havis malsamajn administrajn strukturojn kaj malsamajn teritoriojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy